作词 : Chiara Raggi 作曲 : Chiara Raggi/Dario Chiazzolino Mi nun atendis Nenion novan Mi pensis ĝin iam skribita. En la doloro Perfekte mortas La ve-sopir' al jama amo. Malantaŭ miaj ŝultroj la rozo ne ekfloras plu. Kiel la neĝo alŝvebas kun libero-plen' ene la koron naskiĝas bela celo nun kaj mi ne devas iri for mi povas resti tie ĉi senti surŝultre la kuraĝon danke-al la real’. Se la naturo plurobla estas mi kredas jam foruzi ĉi-on kaj la konfuzo de emocio ne programita ĝi min surprizis. ŝvebante plu sur ŝnuro kaj ĉu sin doni nun aŭ ne. Kiel la neĝo alŝvebas kun libero-plen' ene la koron naskiĝas bela celo nun kaj mi ne devas iri for mi povas resti tie ĉi senti surŝultre la kuraĝon danke al la real’. Kiel la neĝo alŝvebas kun libero-plen' ene la koron naskiĝas bela celo nun kaj mi ne devas iri for mi povas resti tie ĉi senti surŝultre la kuraĝon danke-al la real’. Mi nun atendis Nenion novan Mi pensis ĝin iam skri-bita. Chiara Raggi - voĉo kaj gitaro Aaron Goldberg - piano Dario Chiazzolino - gitaro Ugonna Okegwo - kontrabaso Michele Iaia - drumo Daniel Bestonzo - klavaroj kaj programado